Merkred-Festo en Irano

Reza SAJADIAN


Unu el la plej famaj Iranaj festoj inter pluraj popularaj nomigxas Merkred-Festo, kiu ludas vivigan rolon inter la homo kaj naturo. Irananoj je vespero antaux la lasta merkredo de cxiu jaro (cxe irana kalendaro) celebras diversajn tradiciojn interesajn. Tiun vesperon oni nomas Merkred-Festo.

Kial Merkredo, Kial Festo!?

Laux antikva historio de Irano, la festo devenas de murdigx-tago de la persa heroo Siavash, kiu simbolas kiel plej honesta kaj senkulpa karaktero.

Alirakonte, laux irana mito, li tiutage verdikte devis trapasi longan kaj amasan fajregon por pruvi sian senkulpecon kontraux mensoga fiakuzo de irana regxino ruza. Li fine trapasis fajron plen-sane, sen ecx brul-vundeto, kaj de tiam irananoj omagxas tiun tagon admire al Siavash.

Tial, pro murdigx-tago de Siavash, laux Zaratusxtra skolo, funebro kaj elegio por mortintoj ne indas.

Do, de antikva epoko la Zaratusxtraj persoj je vespero antaux la lasta merkredo, por revivigi memorojn de Siavash, supre-saltadis fajretojn.

Fajroludado omagxe al varmeco!

Folklore, la varma suno cxivespere renaskigxas antaux ter-ajxoj kaj teranoj post batalado kontraux malvarma vintro. Pro tio ne indas dormi sed festi mardan vesperon gxis merkreda nokto.

Pirotekniko je Merkred-Festo simbole helpas al la venko de tiu revarmigonta suno. Per saltado supre de fajro, malproksimigxas vintra malvarmego tute kaj saltantoj akceptas varmecon kaj refresxecon.

Onidire, cxi tiu festo ne nur nome rilatas al tiu merkred-tago sed ankaux metafore al sezon-nombroj. (Merkredo en persa lingvo signifas kvaran tagon de la semajno; do fakte nombro 4 povas koncerni ankaux la 4 sezonojn.)

Kiam la irana novjaro komencigxas (kelkajn tagojn post Merkred-Festo), samtempe oniaj malfelicxajxoj plene jam ekforjxetigxis. Fakte cxi tiu cermonio por renkonti la novan jaron (sun-sisteman) pli vigligas homojn.

Tradicioj nur kelkaj!

Lauxdire, fondigxis cxi tiu vespero kaj nokto por festadi. Provizadi piroteknikon tiu tempe estas unu el plej cxefaj kaj placxaj arangxoj cxe popoloj. Gejunuloj, gemaljunuloj kun ge-aliagxuloj preparas arbedojn kiel brulig-materialojn. Post bruligado ,oni supre-saltante krias: "Mia flaveco por vi, via rugxeco por mi". Cxi tiu frazo esprimas al fajro: "Eltiru mian malsanecon kaj enmetu vian fortecon en min".

Fajrajxoj kaj supresaltado aux almenaux rigardado al gxi, mangxado de dolcxajxoj kun miksajxo de rostitaj nuskoj, versxado de ruto en fajringon, auxgurado, sendo de donacoj al parencoj, estas plej ordinaraj programeroj dum Merkred-Festo. Auxgurado estas diversforma, ekzemple per versar-libroj kaj sanktaj verkoj aux per kolorigitaj ovoj, sur kies sxeloj videblas abstraktaj figuroj.



Familianoj sidante cxe tradicia pleto de nuksajxoj auxguras per kolorigitaj ovoj.
Foto Mojtaba Kheirkhah. Enkomputiligo: Siavash Talai

Oni rimarkante tiujn strangajn figurojn eksplikas privatajn sortajxojn survoje de pasintaj, venontaj kaj estantaj periodoj. Interalie, cxisezone sekaj fruktoj estas mangxataj en tuta Irano. Ili estas kiel la bela pletego de terdonacoj emfazantaj memorige la ligon inter homoj kaj naturo.

Merkred-Festo cxijare okazos tra Irano kaj ecx eksterlande (inter iranaj logxantoj) je vespero de la mardo 2000/03/14=1378/12/24 (suna erao).


Raporto: Reza SAJADIAN sajadian@dpir.com

Redaktoro: Mojtaba KHEIR-KHAH esperanto@dpir.com

HTML kaj Redaktado: Klivo indriko@yahoo.com